Villarejo de la Peñuela
Villarejo de la Peñuela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gonzalo González Castillejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 5′ N, 2° 25′ U (mapo)40.0878672-2.4098137Koordinatoj: 40° 5′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 946 m [+] | ||
Areo | 13,02 km² (1 302 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarejo de la Peñuela [+] | |||
Villarejo de la Peñuela estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas villarejeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 19 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,46 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Villarejo de la Peñuela estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 943 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 13,02 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′16″N 2°24′35″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 26 km de la provinca ĉefurbo, nome Kvenko.
Limas kun la municipaj teritorioj de Abia de la Obispalía, Torrejoncillo del Rey, Los Valdecolmenas kaj Villar y Velasco. Villarejo de la Peñuela estas en valo situa inter la montoj de la hispana centra altebenaĵo, en la enklavo Cabrejas. En tiu vilaĝo estas rivero pro kiu plej verŝajne oni fondis tie la municipon, ĉar tiu ebligis fekundan kultivaron.
Nordokcidente: Los Valdecolmenas | Norde: Villar y Velasco | Nordoriente: Villar y Velasco |
Okcidente: Los Valdecolmenas | Oriente: Abia de la Obispalía | |
Sudokcidente: Torrejoncillo del Rey | Sude: Torrejoncillo del Rey | Sudoriente: Abia de la Obispalía |
Historio
[redakti | redakti fonton]Aperis romiaj ruinoj, sed post tio estas nur la preĝejo de la 16a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villarejo de la Peñuela kun pli ol 230 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villarejo de la Peñuela kie oni alvenis al la nunaj 19.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.